Kenja opozicia gvidanto Odinga enoficiĝis kiel "popola prezidento"

(GMT+08:00) 2018-01-31 14:23:49     Redaktoro:Yu

La ĉefa opozicia partio de Kenjo, Nacia Supera Alianco, marde ĵuris enoficigi sian ĉefon Raila Odinga kiel "popolan prezidenton" meze de jubilado de miloj da subtenantoj, kiuj ĉeestis la ceremonion en publika parko en la ĉefurbo Najrobio.

Odinga fariS ĵuron de enoficiĝo kiel popola prezidento en ceremonio prezidita de opoziciaj advokatoj, certigante al siaj subtenantoj, ke ĵus komenciĝis la lukto por pli granda demokratia spaco kaj libereco. Li diris, "Hodiaŭ ni ĵus komencis la vojaĝon liberigi ĉi tiun landon el la katenoj de malbona administrado, neegaleco kaj ekskluziveco. Ĉi tiu ĵuro signifas nian decidon atingi voĉdonan justecon en la lando."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin