Siria intertraktado en Soĉio formis komitaton pri revizio de konstitucio

(GMT+08:00) 2018-01-31 14:26:57     Redaktoro:Yu

Komitato estis formita en la siria pacintertraktado okazigita marde en la rusa urbo Soĉio, kun celo diskuti revizion de la nuna siria konstitucio.

La siria ŝtata televido raportis, ke la komitato estas formita de 150 registaraj lojaluloj kaj opoziciaj figuroj ĉeestantaj la Sirian Nacian Dialogan Kongreson en la rusa urbo ĉe la Nigra Maro.

Ahmad Al-Kuzbari, siria parlamentano kaj partoprenanto en la soĉia kongreso, diris, ke la nove formita komitato diskutos revizion de la nuna konstitucio anstataŭ redakti la novan.

Al-Kuzbari diris en gazetara konferenco en Soĉio, ke la membroj de ĉi tiu komitato kunsidos por diskuti, ĉu estas gravaj punktoj bezonataj por reformoj, amendoj aŭ aldonoj, kaj poste ili prezentos tiujn proponojn al la prezidanto de la soĉia kongreso.

Al-Kuzbari atentigis, ke iuj konstituciaj amendoj aŭ aldonoj submetiĝos al referendumo en Sirio. Nenio okazos sen observado de la kondiĉoj de la nuna konstitucio, kiujn la popolo voĉdonis en 2012.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin