Nombro de retanoj en Ĉinio atingis 772 milionojn

(GMT+08:00) 2018-01-31 18:20:08     Redaktoro:Yu

Raporto pri disvolviĝo de interreto en Ĉinio montris, ke la nombro de retanoj en Ĉinio atingis 772 milionojn en la fino de la lasta jaro, je 5,6% pli ol en la antaŭa jaro.

Laŭ la raporto publikigita de la Ĉina Interreta Retinforma Centro en merkredo, la interreta disponebleco de Ĉinio atingis 55,8%, superante la tutmondan averaĝon per 4,1 procentpunktoj.

En la kamparo, la interreta populacio kalkuliĝis al 209 milionoj en la lasta jaro, kreskante per 7,93 milionoj ekde la fino de 2016.

La raporto diris, ke entute 753 milionoj da ĉinoj retumis per poŝtelefonoj en lasta jaro, okupante 97,5% de la reta populacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin