Novaĵoj (Januaro 31)

(GMT+08:00) 2018-01-31 16:31:17     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 31-a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke la Politika Buroo emfazas, ke protekti aŭtoritaton de la Centra Komitato de la KPĈ estas la plej supera politika principo; Ĉinio klopodos por frue fini intertraktadon pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Laŭ oficiala deklaro publikigita en mardo, protekti la aŭtoritaton de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĝian centralizitan kaj unuigitan gvidadon estas la plej supera politika principo kaj la fundamenta politika regulo por la tuta partio.

La deklaro estis publikigita post kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, kiu estis prezidita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ.

La kunveno estis okazigita por aŭskulti kaj ekzameni la Tutampleksan Raporton de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ pri Aŭskulto kaj Studo de la Raportoj el Partiaj Gvidgrupoj de Kvin Organoj kaj la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La kvin organoj estas la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Plej Supera Popola Kortumo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo.

La deklaro diris, ke la kunveno plene rekonis la laboron de la partiaj gvidgrupoj kaj la sekretariejo en 2017, kaj aprobis iliajn planojn por ĉi tiu jaro. Ĝi aldonis, ke ĉiuj membroj de la partio devas plifortigi sian konscion pri la neceso subteni politikan honestecon, konsideri la ĝeneralan situacion, sekvi la gvidan kernon kaj esti en akordo kun la centra partia gvidado.

La Konstanta Komitato de la 12 Nacia Popola Kongreso de Ĉinio decidis, ke la 13a Nacia Popola Kongreso elektos kaj nomumos ŝtatajn gvidantojn marte en sia unua jara sesio en Pekino. La jara sesio de la Nacia Popola Kongreso komenciĝos en la 5a de marto, laŭ la decido voĉdone adoptita en sesio de la Konstanta Komitato, kiu okazis lunde kaj marde en Pekino.

La unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco komenciĝos en la 3a de marto. La decido estis aprobita en la 24a kunveno de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco en la 24a de januaro.

Ĉina delegacio, estrata de plenuma vicdirektoro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Wang Xiaohui, vizitis Brition laŭ invito.

Wang renkontiĝis respektive kun Lindsay Hoyle, vicprezidanto de la Malsupra Ĉambro de la brita parlamento, kaj gvidanto de la Konservativa Partio. Krome, li ĉeestis seminarion organizitan de la Brita-Ĉina Asocio kaj la 48-Grupa Klubo pri spirito de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj kunsidis kun personoj el la akademia, komerca, eduka kaj amaskomunika rondoj kaj informis ilin pri spirito kaj gravaj rezultoj de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Diversaj rondoj de Britio alte taksis la gravan signifon de la 19a Nacia Kongreso kaj la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kaj esprimis esperon profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj kaj akceli disvolvadon de brita-ĉinaj rilatoj de la nova epoko.

Ĉinio volas plibonigi komunikadon kaj kunordigon kun partioj inkluzive de Singapuro por fini la intertraktadon pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kiel eble plej frue kaj kontribui al regiona ekonomia integriĝo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying faris la rimarkojn marde, kiam ŝi estis petita komenti la freŝan starpunkton de singapura ĉefministro Chan Chun Sing, ke la ĉefa prioritato por la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio ĉi-jare estas fini konkludi la Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon.

Hua diris, ke konkludi la Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon en frua dato helpos plifortigi fidon pri la regiona kaj tutmonda ekonomia disvolviĝo kaj akceli la procezon de realigo de la Azi-Pacifika Liberkomerca Regiono.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj marde pluvalidigis sankciojn kontraŭ la Centrafrika Respubliko por plia jaro ĝis la 31a de januaro 2019. La 15-membra konsilio unuanime adoptis la rezolucion 2399 pri longigo de armila embargo en la lando je unu jaro.

La rezolucio decidas, ke ĉiuj membroŝtatoj de la UN prenos plu la necesajn rimedojn por malhelpi la liveradon, vendon aŭ transporton de armiloj kaj rilataj materialoj al la Centrafrika Respubliko, inkluzive de armiloj kaj municioj, militaj veturiloj kaj ekipaĵoj, vicpecoj, kaj teknika helpo, trejnado , financaj aŭ aliaj helpoj rilataj al militaj agadoj.

Ĝi decidas ankaŭ pluvalidigi por plia jaro la vojaĝan malpermeson kontraŭ individuoj, kiuj estas konsiderataj kiel respondecaj pri malstabiligo de la lando, kaj la frostigon de aktivoj kontraŭ tiuj individuoj kaj entoj, determinitaj de la komitato pri sankcioj.

Komitato estis formita en la siria pacintertraktado okazigita marde en la rusa urbo Soĉio, kun celo diskuti revizion de la nuna siria konstitucio.

La siria ŝtata televido raportis, ke la komitato estas formita de 150 registaraj lojaluloj kaj opoziciaj figuroj ĉeestantaj la Sirian Nacian Dialogan Kongreson en la rusa urbo ĉe la Nigra Maro.

Ahmad Al-Kuzbari, siria parlamentano kaj partoprenanto en la soĉia kongreso, diris, ke la nove formita komitato diskutos revizion de la nuna konstitucio anstataŭ redakti la novan.

Al-Kuzbari diris en gazetara konferenco en Soĉio, ke la membroj de ĉi tiu komitato kunsidos por diskuti, ĉu estas gravaj punktoj bezonataj por reformoj, amendoj aŭ aldonoj, kaj poste ili prezentos tiujn proponojn al la prezidanto de la soĉia kongreso.

Al-Kuzbari atentigis, ke iuj konstituciaj amendoj aŭ aldonoj submetiĝos al referendumo en Sirio. Nenio okazos sen observado de la kondiĉoj de la nuna konstitucio, kiujn la popolo voĉdonis en 2012.

La ĉefa opozicia partio de Kenjo, Nacia Supera Alianco, marde ĵuris enoficigi sian ĉefon Raila Odinga kiel "popolan prezidenton" meze de jubilado de miloj da subtenantoj, kiuj ĉeestis la ceremonion en publika parko en la ĉefurbo Najrobio.

Odinga faris ĵuron de enoficiĝo kiel popola prezidento en ceremonio prezidita de opoziciaj advokatoj, certigante al siaj subtenantoj, ke ĵus komenciĝis la lukto por pli granda demokratia spaco kaj libereco. Li diris, "Hodiaŭ ni ĵus komencis la vojaĝon liberigi ĉi tiun landon el la katenoj de malbona administrado, neegaleco kaj ekskluziveco. Ĉi tiu ĵuro signifas nian decidon atingi voĉdonan justecon en la lando."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin