Kutimoj de Printempa Festo

(GMT+08:00) 2018-02-01 10:20:46     Redaktoro:Li
Printempa Festo estas la ĉina novjara tago, kiu estas la plej solena kaj vivplena tradicia festo por la ĉinoj.

La Printempa Festo markas la alvenon de printempo kaj la komencon de la nova jaro laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Post la frosta vintro oni arde atendas la alvenon de varmeta printempo.

La alia nomo de la Printempa Feto estas "Guo Nian", la vorto Guo signifas pasigon aŭ celebron, kaj Nian estas imagita besto, kiu alportas malbonŝancon al la homoj, laŭ la ĉina legendo. Kiam ĝi alvenas, la arboj kaj herboj velkas; kaj post ĝia foriro reprosperas ĉiuj estaĵoj. Kiel oni povas forpeli la beston? Oni eksplodigis petardojn por fortimigi la beston, kaj tiel formiĝis la kutimo eksplodigi petardojn en antaŭvespero de la ĉina novjaro. La kutimo daŭras ĝis hodiaŭ, tamen la signifo jam ŝanĝiĝis. Fakte eksplodigo de petardoj ankaŭ celas vigligi la festadon.

La 30-an tagon de la 12-a monato, kiam la horloĝaj nadloj montras la 12-an horon en la noktomezo, oni tuj komencas eksplodigi petardojn por bonvenigi la novan jaron kaj intergratulas dezirante bonan komencon en la nova jaro.

Dum ferioj de la Printempa Festo la vivplena atmosfero regas ne nur en ĉiuj familioj, sed ankaŭ en publikaj ejoj. Oni ludas drakajn lanternojn kaj faras leonan dancon. Kutime la festado daŭras ĝis la 15-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin