Kutimoj en la 30-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-02-01 10:19:28     Redaktoro:Li
La 30-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio estas la antaŭvespero de la ĉina novjaro.

La ĉinoj nomas la antaŭvesperon de la lunkalendara novjaro "Chu-Xi". En la ĉina lingvo la ideogramo "Chu" signifas forigon, kaj laŭ la mito Xi estas monstro. En la antikveco estis tre feroca monstro nomata Xi, kaj antaŭvespere de ĉiu novjara tago Chuxi elnestiĝis kaj manĝis homojn. Poste oni eksciis, ke la monstro timas la ruĝan koloron kaj klakadon, tial ĉi-vespere ĉiuj familioj surgluas ruĝajn versoduojn sur la pordojn kaj eksplodigas petardojn por forpeli la monstron kaj konservi la trankvilon. La kutimo estas transdonita de generacio al generacio, kaj poste oni nomis tiun ĉi vesperon Chuxi.

Chuxi estas unu el gravaj tradiciaj festoj de Ĉinio. Antaŭ la festo oni zorge purigas la domon, surgluas bildojn de domdio, novjarajn versoduojn, papertranĉaĵojn kaj kaligrafaĵojn de la ĉina ideogramo "feliĉo" respective sur pordojn, murojn kaj fenestrojn, kaj ĉiuj homoj surhavas novajn vestojn en festa koloro kaj kun favoraj desegnaĵoj.

En tiu tago la ĉinoj festenas kaj sin amuzas. En norda Ĉinio oni kutime manĝas ĝjaŭzi-ojn, similajn al ravioloj, dum la suduloj preferas manĝi novjaran kukon.

Antaŭvespere de la Printempa Festo ĉiuj familianoj kolektiĝas kune kaj ĝuas abundan festenon. Oni ne dormas nokte, sed intime parolas kaj intergratulas dezirante bonan komencon en la venonta jaro. La festeno atingas la kulminon, kiam la geavoj aŭ gepartoj donas al la infanoj mondonacon de la novjaro. Kaj poste ĉiuj familianoj babilante atendas la alvenon de la nova jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin