Ĉina kaj brita ĉefministroj kunsidis kun entreprenistoj de du landoj

(GMT+08:00) 2018-02-01 15:06:32     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia brita paralelulo Theresa May ĉeestis fondiĝan kunvenon de la ĉina-brita entreprenista komitato kaj interŝanĝis opiniojn kun entreprenistoj el la du landoj.

La du ĉefministroj aŭskultis paroladojn de reprezentantoj de la dulandaj entreprenistoj. La ĉina ĉefministro diris, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio jam suriris la rapidan vojon; dudirekta investado pli grandiĝis, kaj la duflanka komerco tendencas al pli sana kaj ekvilibra disvolvado. Li diris, ke la fondiĝo de la ĉina-brita entreprenista komitato sub la situacio de rapidiĝo de la monda ekonomia revigliĝo helpas profundigi duflankan kunlaboron, kaj kun la transformado kaj ĝisdatigo de la ĉina ekonomio, la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj havas pli grandan spacon. Li emfazis, ke la du flankoj devas antaŭenigi kunlaboron per malferma kaj inkluziva sinteno, kapti la dialektikan unuecon inter libera komerco kaj justa komerco kaj realigi kungajnon per malfermo unu al la alia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin