Fokusoj de la Semajno (Feb. 02)

(GMT+08:00) 2018-02-02 10:43:27     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), urĝis evoluigi modernigitan ekonomion por puŝi la ekonomian disvolvadon de la lando al nova nivelo.

Xi faris la rimarkojn marde dum prezidado de la tria grupa studo de la Politika Buroo de la 19a Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke la tuta partio devas havi profundan komprenon pri la graveco kaj malfacilo de disvolvado de modernigita ekonomio kaj bone kapti la celojn kaj prioritatojn de ĉi tiu tasko. Li postulis, ke membroj de la partio laboru por levi la landon al nova nivelo de ekonomia disvolvado kun nova vigleco.

Xi akcentis, ke disvolvado de modernigita ekonomio estas ŝlosila studobjekto en teorio kaj praktiko, strategia celo de la disvolvado de la lando, kaj imperativo por la ŝanĝo de evoluiga modelo, ekonomia strukturo kaj impulso de kreskado. Li diris, ke nur per modernigita ekonomio Ĉinio povas pli bone akomodiĝi al la tendenco de modernigo, akiri la iniciaton en internacia konkurenco, kaj liveri subtenon al la modernigo de aliaj kampoj. Li aldonis, ke la laboro pri disvolvado de modernigita ekonomio devas esti akcelita por certigi, ke la celo konstrui grandan modernan socialisman landon estos atingita ĝustatempe.

La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) kunvenis lunde por diskuti la revizion de la konstitucio. Zhang Dejiang, prezidanto de la 12a Konstanta Komitato de la NPK , prezidis la kunvenon.

Komisie de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Li Zhanshu, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, raportis al leĝdonantoj proponon de la Centra Komitato de la KPĈ pri la revizio de la konstitucio.

En sia dua sesio okazigita en la komenco de tiu ĉi monato, la 19a Centra Komitato de la KPĈ adoptis la proponon.

Li, ankaŭ vicestro de la grupo pri la revizio, diris, ke gravaj teoriaj atingoj, principoj kaj politikoj adoptitaj en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, precipe la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, devas esti inkluzivitaj en la venontan revizion de la konstitucio. Li diris, "Ni devas progresi kun la epoko kaj plibonigi la konstitucion dum konservado de ĝiaj konsekvenceco, stabileco kaj aŭtoritato." Li aldonis, ke la revizio devas obei la gvidadon de la partio kaj socialisman laŭleĝan regadon, iri antaŭen en ĝusta politika direkto, sekvi decan procezon, baziĝi sur vasta konsento, enkorpigi la volon de la popolo, kaj modifi nur parton de ĝi anstataŭ revizii ĝin grandskale.

Komitato estis formita en la siria pacintertraktado okazigita marde en la rusa urbo Soĉio, kun celo diskuti revizion de la nuna siria konstitucio.

La siria ŝtata televido raportis, ke la komitato estas formita de 150 registaraj lojaluloj kaj opoziciaj figuroj ĉeestantaj la Sirian Nacian Dialogan Kongreson en la rusa urbo ĉe la Nigra Maro.

Ahmad Al-Kuzbari, siria parlamentano kaj partoprenanto en la soĉia kongreso, diris, ke la nove formita komitato diskutos revizion de la nuna konstitucio anstataŭ redakti la novan. Li diris en gazetara konferenco en Soĉio, ke la membroj de ĉi tiu komitato kunsidos por diskuti, ĉu estas gravaj punktoj bezonataj por reformoj, amendoj aŭ aldonoj, kaj poste ili prezentos tiujn proponojn al la prezidanto de la soĉia kongreso.

Al-Kuzbari atentigis, ke iuj konstituciaj amendoj aŭ aldonoj submetiĝos al referendumo en Sirio. Nenio okazos sen observado de la kondiĉoj de la nuna konstitucio, kiujn la popolo voĉdonis en 2012.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin