Ĉinio esprimas gratulon pro rezultoj de Siria Nacia Dialoga Kongreso

(GMT+08:00) 2018-02-01 17:27:54     Redaktoro:Yu

Lastatempe en la rusa urbo Soĉio okazis la Nacia Dialoga Kongreso de Sirio. Ĵaŭde en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying esprimis gratulon pro la pozitivaj rezultoj de la kongreso.

La siria ŝtata televido raportis, ke Komitato estis formita en la dialoga kongreso okazigita marde en Soĉio, kun celo diskuti revizion de la nuna siria konstitucio.

Hua diris en gazetara konferenco, ke la soĉia kongreso estas grava paŝo al repacigo de ĉiuj partioj de Sirio kaj utila aldono al la ĝeneva intertraktado, kaj ke la ĉina flanko esperimas gratulon pro la pozitivaj rezultoj de la kongreso. Speciala sendito de la ĉina registaro pri la siria demando Xie Xiaoyan ĉeestis la Nacian Dialogan Kongreson. Hua aldonis, ke la ĉina flanko volas labori kun la internacia komunumo kaj ludos plu pozitivan kaj konstrueman rolon por akceli politikan solvadon de la siria demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin