Novaĵoj (februaro 01)

(GMT+08:00) 2018-02-01 18:27:28     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi substrekis disvolvadon de modernigita ekonomio; Ĉinio kaj Britio promesas plialtigi partnerecon de ora epoko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), urĝis evoluigi modernigitan ekonomion por puŝi la ekonomian disvolvadon de la lando al nova nivelo.

Xi faris la rimarkojn marde dum prezidado de la tria grupa studo de la Politika Buroo de la 19a Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke la tuta partio devas havi profundan komprenon pri la graveco kaj malfacilo de disvolvado de modernigita ekonomio kaj bone kapti la celojn kaj prioritatojn de ĉi tiu tasko. Li postulis, ke membroj de la partio laboru por levi la landon al nova nivelo de ekonomia disvolvado kun nova vigleco.

Xi akcentis, ke disvolvado de modernigita ekonomio estas ŝlosila studobjekto en teorio kaj praktiko, strategia celo de la disvolvado de la lando, kaj imperativo por la ŝanĝo de evoluiga modelo, ekonomia strukturo kaj impulso de kreskado. Li diris, ke nur per modernigita ekonomio Ĉinio povas pli bone akomodiĝi al la tendenco de modernigo, akiri la iniciaton en internacia konkurenco, kaj liveri subtenon al la modernigo de aliaj kampoj. Li aldonis, ke la laboro pri disvolvado de modernigita ekonomio devas esti akcelita por certigi, ke la celo konstrui grandan modernan socialisman landon estos atingita ĝustatempe.

Ĉinio kaj Britio merkrede subskribis multajn interkonsentojn en kampoj, inkluzive de komerco, financo, sano kaj inteligenta urbo, promesante antaŭenigi plu la strategian partnerecon de ora epoko.

La konsento estis atingita, post kiam brita ĉefministro Theresa May atingis Pekinon kaj okazigis ĉina-britan jarkunvenon inter registaraj ĉefoj kun ĉina ĉefministro Li Keqiang en la Granda Popola Halo en Pekino.

La ĉina ĉefministro diris, ke ĉina-britaj rilatoj estas ĉe la avangardo inter la rilatoj inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj, kaj ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Britio. Li akcentis, ke stabila disvolvado de ĉina-britaj rilatoj konformas al la interesoj de la du landoj kaj utilas al la paco, stabileco kaj prospero de la mondo. Li aldonis, ke ambaŭ landoj estas en la plej grava etapo de disvolvado kaj ĝuas vastan perspektivon de tutmonda reciprokprofita kunlaboro. Li vokis la du landojn kapti la oportunojn kaj labori kune por antaŭenigi la partnerecon de ora epoko ĉe la nova historia punkto.

May diris, ke ŝi atendas, ke ŝia vizito povos levi la partnerecon de ora epoko kun Ĉinio al nova alto. Ŝi diris, ke la ekonomioj de Britio kaj Ĉinio estas ege komplementaj unu al la alia, kaj konservi la tendencon de bona disvolvado de la duflankaj komerco kaj investo konformas al la interesoj de ambaŭ landoj kaj ambaŭ popoloj. Ŝi diris, ke Britio kaj Ĉinio ambaŭ subtenas tutmondiĝon kaj oponas komercan protektismon. Britio volas antaŭenigi la kunlaboron kun Ĉinio pri la iniciato Zono kaj Vojo. Ŝi vokis ambaŭ landojn esplori eblecon de kunlaboro pri novigado, financo, intelekta proprieto kaj artefarita inteligenteco.

Merkrede vespere, la du ĉefministroj ĉeestis fondiĝan kunvenon de la ĉina-brita entreprenista komitato kaj interŝanĝis opiniojn kun entreprenistoj el la du landoj.

La du ĉefministroj aŭskultis paroladojn de reprezentantoj de la dulandaj entreprenistoj. La ĉina ĉefministro diris, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio jam suriris la rapidan vojon; dudirekta investado pli grandiĝis, kaj la duflanka komerco tendencas al pli sana kaj ekvilibra disvolvado. Li diris, ke la fondiĝo de la ĉina-brita entreprenista komitato sub la situacio de rapidiĝo de la monda ekonomia revigliĝo helpas profundigi duflankan kunlaboron, kaj kun la transformado kaj ĝisdatigo de la ĉina ekonomio, la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj havas pli grandan spacon. Li emfazis, ke la du flankoj devas antaŭenigi kunlaboron per malferma kaj inkluziva sinteno, kapti la dialektikan unuecon inter libera komerco kaj justa komerco kaj realigi kungajnon per malfermo unu al la alia.

Oficialulo de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo diris merkrede, ke Ĉinio prenos multajn rimedojn por certigi glatecon de la vojaĝa premperiodo de la Printempa Festo.

Lian Weiliang, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris en gazetara konferenco, ke estos ĉirkaŭ 2,98 miliardoj da vojaĝoj dum la vojaĝa premperiodo de la Printempa Festo de 2018 inter la 1a de februaro kaj la 12a de marto. La nombro estas preskaŭ egala kun tiu de la pasinta jaro.

La nombro de vojaj vojaĝoj eble atingos 2,48 miliardojn, je 1,6% malpli ol tiu de la lasta jaro, dum trejnaj vojaĝoj probable superos 389 milionojn, je 8,8% pli ol tiu en la lasta jaro.

Malajzia ministro pri transportado Liow Tiong Lai diris merkrede en Pekino, ke lia lando intensigos kunlaboron kun Ĉinio en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo por akceli disvolvadon de la iniciato en Sudorient-Azio.

La malajzia ministro tiutage ĉeestis la unuan azi-pacifikan kunvenon de ministroj pri civila aviado. Li diris dum intervjuo kun raportistoj de Ĉina Radio Internacia, ke Malajzio estis unu el la landoj, kiuj plej frue pozitive respondis kaj aliĝis al konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj multe profitis de la iniciato. Li diris, ke lia lando intensigos kunlaboron kun Ĉinio en la kadro de la iniciato, inkluzive de konstruado de la Mara Silkvojo kaj fervoja interligiteco. Li aldonis, ke li kredas, ke Malajzio povas ludi gravan rolon en la Asocio de Surdorient-Aziaj Landoj kaj volas labori kun Ĉinio por kune konstrui la Zonon kaj Vojon.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris merkrede, ke estas politika eraro, ke iuj opozicioj de Sirio rifuzas ĉeesti la Sirian Nacian Dialogan Kongreson en la rusa urbo Soĉio.

Zakharova faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Ŝi diris, ke la rusa flanko provis prokrasti la dialogan kongreson por persvadi ilin ĉeesti la kongreson, tamen tio ne sukcesis.

Zakharova diris, ke diversaj partioj de Sirio kondukis vastan dialogon en la dialoga kongreso kaj tiel faris gravan paŝon al rekonstruo de paco. La ĉeestantoj vokis restarigi pacon sur la siria teritorio kiel eble plej baldaŭ por certigi pacan kunekziston de la siria popolo de ĉiuj etnaj grupoj, nacian unuecon kaj teritorian integrecon kaj protekti sekurecon kaj rajtojn de civitanoj. Ŝi esperis, ke pozitivaj rezultoj de la dialoga kongreso antaŭenpuŝos la ĝenevan kaj astanan intertraktadojn pri Sirio.

La vjetnama Ministerio pri Publika Sekureco deklaris la "Provizoran Nacian Registaron de Vjetnamio" kun ĉefstabejo en Usono terorisma organizo.

La ministerio diris merkrede, ke ĉiu, kiu partoprenis en propagando kaj instigo al aliaj pri aliĝo kaj sponsorado al la "Provizora Nacia Registaro de Vjetnamio" kaj ricevo de monhelpo, aŭ aliĝis al ĝiaj trejnaj kursoj, sekvis la instrukcion de la organizo, aŭ faris krimojn de terorismo kaj terorisma sponsoro, estos punita laŭ la leĝo de Vjetnamio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin