Francesco Maurelli, vicprezidanto de TEJO

(GMT+08:00) 2018-02-02 16:16:31     Redaktoro:Shanshan


Francesco Maurelli estas vicprezidanto de TEJO, respondeca pri Eksteraj Rilatoj kaj rilatoj kun UEA. Li agadas en Esperantujo ekde 2000, je lokaj, naciaj, kaj internacia nivelo.

Jam komitatano de UEA dum ses jaroj, li aktivas ankaŭ en fakaj asocioj, kiel scienc-amikoj (ISAE), vegetaranoj (TEVA), kaj Rotario, nun prezidante la unuan Rotarian e-klubon Esperanto.

Profesie, li estas profesoro pri maraj sistemoj kaj robotiko ĉe Jacobs University Bremen, Germanio, kaj nuntempe laboras kiel vizitanta sciencisto ĉe Massachusetts Institute of Technology (MIT), en Usono. Li fondis la firmaon Kosmo Strategio, kiu kunlaboris kun 42 Esperanto-organizoj (63 sume), kaj sukcesis atingi pli ol miliono da eŭroj por Esperanto agado el publikaj fondusoj pri edukado kaj junularo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin