Prezidanto Xi alvokas por pli bonaj ĉina-britaj rilatoj en nova epoko

(GMT+08:00) 2018-02-02 13:03:07     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun vizitanta brita ĉefministro Theresa May, vokante ambaŭ landojn forĝi fortigitan version de duflankaj rilatoj de la "Ora Epoko".

Dum ilia renkontiĝo en la ŝtata gastejo Diaoyutai, Xi diris, ke paco, evoluigo kaj kungajna kunlaboro fariĝis la tendenco de la epoko. Xi diris al May, ke la du landoj devas laŭigi la tendencon de la epoko, respondi al la bezonoj de sia respektiva evoluado kaj duflanka kunlaboro kaj aldoni novan sencon al la duflankaj rilatoj por forĝi fortigitan version de la "Ora Epoko".

Ĉinio kaj Britio konsentis brakumi la "Oran Epokon" de duflankaj rilatoj dum la vizito de Xi al Britio en oktobro de 2015.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Britio por antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj en nova epoko. Li faris kvar proponojn por la estonta disvolvado de duflankaj interligoj. Unue, la du landoj devas konsideri kaj desegni la estontan disvolvadon de duflankaj rilatoj el strategia alteco kaj en ampleksa maniero. Due, ambaŭ flankoj devas labori kune por antaŭenigi duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron. Trie, Ĉinio kaj Britio fortigu interŝanĝon kaj kunlaboron inter multflankaj institucioj, kiel ekzemple la UN, la Grupo 20 kaj la Monda Organizo pri Komerco por trakti tutmondajn defiojn. Kvare, la du landoj devas fortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn.

Tio estas la unua oficiala vizito de May al Ĉinio de post ŝia enoficiĝo kiel brita ĉefministro en 2016. Ŝi komencis sian tritagan viziton al Ĉinio en la centra urbo Wuhan merkrede matene kaj okazigis ĉina-britan jarkunvenon inter registaraj ĉefoj kun ĉina ĉefministro Li Keqiang en Pekino merkrede posttagmeze.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin