Ĉefministro Li petis opiniojn pri projekto de raporto pri registara laboro

(GMT+08:00) 2018-02-02 13:03:58     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde prezidis seminarion por konsulti reprezentantojn el la sektoroj de eduko, scienco kaj tekniko, kulturo, sano kaj sporto kaj membrojn de la publiko, pri la projekto de raporto pri registara laboro. Ankaŭ vicĉefministroj Zhang Gaoli kaj Wang Yang ĉeestis la kunvenon.

Naŭ reprezentantoj resumis atingojn en sia laboro kaj donis sugestojn pri kiel plibonigi la raporton.

Li interŝanĝis opiniojn kaj esprimis salutojn de la ĉina novjaro al la ĉeestantoj, petante pli da konsiloj kaj sugestoj por plibonigi la registaran laboron.

Dou Xiankang, prezidanto de la Universitato Wuhan, esprimis la esperon, ke la registaro subtenos talentulojn en ludo de ilia rolo kaj la konstruadon de altklasaj universitatoj en centraj kaj okcidentaj regionoj de la lando.

En respondo, Li diris, ke registaroj de ĉiuj niveloj devas antaŭenigi la ekvilibran disvolvadon de eduko, krei justan medion kaj subteni la disvolvadon de publika kaj privata eduko.

Fan Jinshi, honora prezidanto de Akademio Dunhuang, diris, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por protekti kaj uzi kulturajn heredaĵojn.

La ĉefministro diris, ke la registaro akcelos plu la disvolvadon de la sektoroj de sano kaj sporto por altigi la vivkvaliton de la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin