Ĉefministro: Libano ne povas elpeli siriajn rifuĝintojn

(GMT+08:00) 2018-02-02 13:55:35     Redaktoro:Yu

Libana ĉefministro Saad Hariri diris ĵaŭde, ke Libano ne povas devigi siriajn rifuĝintojn reveni al Sirio.

Hariri faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis aranĝon de ĉefministrejo. Li diris, ke Libano akceptis siriajn rifuĝintojn jam sep jarojn, kaj ĝi plu akceptos ilin. Li aldonis, ke Libano ne permesas al iu ajn devigi siriajn rifuĝintojn iri el la lando en ĉia okazo. Siriaj rifuĝintoj deziras hejmenreveni, kaj ili certe povos reveni al sia patrolando kiel eble plej frue, se kondiĉoj maturiĝos, kaj Libano strikte kunlaboros kun la UN kaj rilataj organizoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin