Han Zheng, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos la malferman ceremonion de la 23aj Vintraj Olimpikoj en PyeongChang, Sud-Koreio, en la 9a de februaro.
Han, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, estis invitita de sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach.
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying faris la anoncon vendrede.