KDPR akuzas Usonon pri subfosado de interkorea repacigo

(GMT+08:00) 2018-02-02 14:09:35     Redaktoro:Yu

Ri Yong Ho, ministro pri eksterlandaj aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), akuzis Usonon pri subfosado de interkorea repacigo kaj plimalbonigo de la situacio sur la Korea Duoninsulo.

La korea centra novaĵ-agentejo raportis ĵaŭde, ke en letero sendita al ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres merkrede, Ri diris, ke bonaj rezultoj estas atingitaj en la interkorea dialogo kaj la mildigo de streĉeco sur la Korea Duoninsulo estis bonvenigita de la internacia komunumo.

Ri diris, ke tamen, la usonaj aŭtoritatoj serĉas intence plimalbonigi la situacion per enkonduko de la strategiaj aktivoj inkluzive de nukleaj aviadilŝipoj en la najbaraĵon de la Korea Duoninsulo, kiam nordo kaj sudo de Koreio traktas pri paco. Ri vokis al la UN ne silenti pri usonaj agoj, kiuj celas plimalbonigi la situacion en kaj ĉirkaŭ la Korea Duoninsulo kaj konduki la tutan mondon al ebla katastrofo de nuklea milito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin