Ĉina kaj itala ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn pro lanĉo de komuna satelito

(GMT+08:00) 2018-02-02 20:25:00     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj itala prezidento Sergio Mattarella gratulis unu la alian vendrede pro la sukcesa lanĉo de elektromagneta satelito, komuna projekto inter iliaj du landoj.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Italio atingis gravajn rezultojn en kunlaboro pri la projekto de seism-elektromagneta satelito, grava enkorpigo de ĉina-Itala ampleksa strategia partnereco.

La satelito, nomata Zhangheng 1 en la ĉina lingvo, rimarkinde altigos la kapablon de la du landoj en monitorado de la elektromagneta medio de la tero per kosma teknologio, ludos gravan rolon en averto de tertremo kaj antaŭzorgo kaj mildigo de katastrofoj kaj tiel akcelos la sociekonomian disvolvadon de la du landoj.

Mattarella diris, ke la sukcesa lanĉo de la elektromagneta satelito estas grava atingo de la ĉina-Itala kunlaboro kaj montras ilian solidan partnerecon en scienca esplorado. Li aldonis, ke Italio volas klopodi kune kun Ĉinio por antaŭenpuŝi duflankan kunlaboron en diversaj sektoroj kaj akiri pli da fruktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin