Guterres akceptas la fruktojn el la Siria Nacia Dialogo

(GMT+08:00) 2018-02-03 15:23:17     Redaktoro:Xiong

La 2an de februaro Guterres, ĝenerala sekretario de UN, esprimis sian akcepton al la fruktoj akiritaj dum la Siria Nacia Dialogo en Soĉio, Rusio.

En tiu tago, kiam Guterres estis intervjuata de amaskomunikiloj, li diris, ke la partoprenantoj de la dialogkunveno konsentis establi sirian konstitucian komitaton, sub gvido de UN, laŭ la spirito de la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio de UN, kaj ties mandato, funkcia sfero, reguloj de debato, elekto de membroj ktp. estos difinitaj en la Ĝeneva Pacintertrakto pri la siria problemo, direktata de UN.

Guterres diris, ke la posta laboro de Staffan de Mistura, speciala sendito pri la siria problemo de ĝenerala sekretario de UN, estas, surbaze de la fruktoj de la Siria Nacia Dialogo, komplete efektivigi la koncernajn rezoluciojn de UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin