Starigi novan mekanismon por stimuli pacan intertrakton

(GMT+08:00) 2018-02-03 16:59:34     Redaktoro:Xiong

La 2an de februaro la palestina prezidentejo diris en sia novaĵa bulteno, ke Palestino alvokas starigi novan internacian plurflankan mekanismon por instigi la palestina-israelan pacintertrakton jam je multaj jaroj ĉesigitan.

Tiutage Nabil Abu Rdainah, proparolanto de la palestina prezidentejo, diris dum voĉlego de tiu bulteno, ke Palestino havas la volon interparoli kun Israelo, sed lastatempe israelaj kaj usonaj amaskomunikiloj riproĉis, ke la palestina prezidento Mahmoud Abbas ne volas disvolvi pacan intertrakton, kaj tio estas nerespondeca.

Rdainah emfazis, ke estas necese ke Palestino kaj Israelo ambaŭ devas konfesi la "projekton pri du ŝtatoj", ne akceptante iun ajn alian truditan el la ekstero, kaj ke Palestino ne rifuzas ian ajn intertrakton nur, se ĝi baziĝos sur la "projekto pri du ŝtatoj", kaj ian ajn, se ĝi utilos al la paco inter Palestino kaj Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin