Por ke sukcesu la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang

(GMT+08:00) 2018-02-03 17:39:41     Redaktoro:Xiong

La 2an de februaro la sudkorea prezidento Moon Jae-in telefone interparolis kun la usona prezidento Donald Trump, kaj la du partioj esprimis tion, ke ili intime kunlaboru, por ke sukcesu la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj en Pyeongchang.

Laŭ informo el la sudkorea prezidentejo Cheong Wa Dae, la du ŝtatestroj telefone interparolis 30 minutojn, diskutante pri la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj en Pyeongchang kaj pri la problemo de la Korea duoninsulo kaj interŝanĝante opiniojn pri situacio de la duoninsulo post la sportkunveno.

Moon Jae-in esperis, ke la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang estos bona okazo akceli dialogon inter la sudo kaj la nordo kaj starigi pacon sur la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin