Ĉinio oponas kontraŭ usona konjektado

(GMT+08:00) 2018-02-04 15:54:11     Redaktoro:Xiong

La 4an de februaro Ren Guoqiang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Defendo, faris parolon rilate al tio, ke Usono eldonis la raporton "Taksado pri Nuklea Situacio". Li diris, ke la 3an de februaro la usona Departemento de Defendo eldonis la raporton "Taksado pri Nuklea Situacio", kaj ĝi senbaze konjektis la evoluigan intencon de Ĉinio kaj troigis la nuklean minacon fare de Ĉinio, kontraŭ kio Ĉinio esprimas rezolutan oponon.

Ĉinio senhezite persistas en iro sur la vojo de paca evoluigo kaj sekvas la defendan politikon de defensivo. Kiam ajn kaj en kia ajn okazo estas, Ĉinio ĉiam restas fidela al sia promeso ne unue uzi nuklean armilon, kaj eksplicite promesis, ke ĝi, senkondiĉe, ne uzu aŭ ne minacu uzi nuklean armilon kontraŭ lando aŭ regiono, kie ne estas nuklea armilo. Koncerne la disvolvon de nuklea armilo Ĉinio adoptas treege sindeteneman sintenadon kaj ĉiam konservas sian nuklean forton sur minimuma nivelo, kiu necesas por sekureco de la ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin