En kamikaza bombatako mortis dek unu soldatoj

(GMT+08:00) 2018-02-04 17:41:03     Redaktoro:Xiong

Vespere de la 3a de februaro la novaĵa oficejo de la pakistana triarmeo deklaris, ke unu kazerno en la regiono Swat en la nordokcidento de Pakistano tiutage estis atakita de kamikazo kun bomboj, kaj pro tio dek unu soldatoj mortis kaj dek tri vundiĝis.

La deklaro diras, ke la kamikaza bombatako okazis dum matĉo de volejbalo en la kazerno. En tiu eksplodo unu oficiro kaj dek soldatoj mortis, kaj vundiĝis dek tri.

Talibano en Pakistano proklamis sin fabrikinta la atakon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin