Novaĵoj (Februaro 05)

(GMT+08:00) 2018-02-05 17:55:03     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5a de februaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio publikigis politikojn pri vigligo de kamparo; Sud-Koreio bonvenigas la Korean Demokratian Popolan Respublikon sendi altnivelan delegacion al la Vintraj Olimpikoj. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉinio dimanĉe lanĉis pakon da politikoj, nomatan la centra dokumento numero 1 de la jaro, desegnante la vojmapon por kampara vigligo.

La dokumento publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilio diris, ke restas multaj laboroj en ĉinaj vilaĝoj, kie oportunoj por disvolvado aperis, ĉar la lando eniris novan epokon.

La strategio pri kampara vigligo estis unue proponita kiel unu el la ĉefaj kampoj de disvolvado de modernigita ekonomio en raporto transdonita al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

En ĉi tiu freŝa dokumento, la strategio estas priskribita kiel "historia tasko" nepra por plenumo de modernigaj celoj de Ĉinio kaj konstruado de modere prospera socio. Ĝi emfazis, ke Ĉinio ne povas esti modernigita sen modernigo de agrikulturo kaj kamparaj regionoj. La horaro decidita de la KPĈ en konferenco pri la kamparo en decembro restas senŝanĝa. Sed la objektivoj por malsamaj stadioj fariĝis pli precizaj.

Antaŭ 2020, la strategio devas starigi institucian kadron kaj politikan sistemon. Tiam, neniu ĉina civitano vivos sub la nuna nivelo de malriĉeco, kaj kampara produktivo kaj agrikultura provizado evidente altiĝos. Antaŭ 2035, decida progreso estos akirita, kun baza modernigo de agrikulturo kaj kamparaj regionoj. Ĉiuj ĉinoj, ĉu en urboj aŭ kamparaj regionoj, havos egalan aliron al bazaj publikaj servoj. Urba kaj kampara integreco pliboniĝos. Antaŭ 2050, kamparaj regionoj devas havi fortan agrikulturon, belan kamparon kaj riĉajn terkulturistojn.

Ĉinio publikigos nacian strategian programon pri kampara vigligo (2018-2022) por plenumi politikojn sub la centra dokumento numero 1 de la jaro.

Wu Hongyao, vicdirektoro de la Oficejo de la Centra Gvidgrupo pri Kampara Laboro, diris lunde en gazetara konferenco, ke la unua projekto de la programo estis kompletigita kaj prezentita por aprobo. Wu diris, ke la programo estas dediĉita por gvidi lokajn registarojn kaj rilatajn departementojn antaŭenigi kamparan vigligon en praktika kaj orda maniero.

Dimanĉe en la kamboĝa provinco Takeo okazis ceremonio de transdono de du projektoj konstruitaj sub la helpo de la Ĉina Fonduso por Paco kaj Disvolvado. La projektoj inkluzivas du-etaĝan domon kun 12 klasĉambroj en iu loka supera mezlernejo kaj akvoutiligan konstruon.

Laŭ la plej freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Buroo de Statistiko, en la fino de 2017, la nombro de urbaj konstantaj loĝantoj en Ĉinio kalkuliĝis al 813,47 milionoj, je 20,49 milionoj pli ol en la fino de la antaŭa jaro, kaj la urbaj loĝantoj okupas 58,52% de la ĉina loĝantaro, je 1,17-procentpunktoj pli ol en la fino de la antaŭa jaro.

Sud-Koreio lunde bonvenigis la Korean Demokratia Popolan Respublikon (KDPR) sendi altnivelan delegacion al la Vintraj Olimpikoj, kiuj malfermiĝos en PyeongChang, Sud-Koreio en la 9a de februaro.

Baik Tae-hyun, parolanto de la sud-korea Ministerio pri Reunuigo, diris en gazetara konferenco, ke la registaro aklamas la viziton de la altnivela delegacio de la KDPR al Sud-Koreio, dirante, ke ĝi liveros necesajn loĝejojn kaj garantios sekurecon dum ilia restado.

La KDPR dimanĉe nokte informis Sud-Koreion pri sia decido sendi la delegacion, gvidatan de Kim Yong-nam, prezidanto de la prezidio de la Plej Supera Popola Asembleo, de vendredo ĝis dimanĉo.

La zimbabva oficiala ĵurnalo The Sunday Mail raportis dimanĉe, ke Zimbabvo denove aliĝos al la Brita Konfederacio antaŭ la fino de 2018, kaj prezidento Emmerson Mnangagwa informis la britan registaron pri tiu ĉi starpunkto. Tio estas la unua raporto de amaskomunikilo pri la horaro de la reveno de Zimbabvo al la Brita Konfederacio.

La raporto diris, ke Mnangagwa esprimis deziron pri la denova aliĝo, kiam li renkontiĝis kun Harriet Baldwin, speciala sendito de la brita registaro kaj nova brita ministro pri afrikaj aferoj. La raporto citis parolojn de zimbabvaj oficialuloj, kiuj ĉeestis la renkontiĝon, ke Mnangagwa esprimis deziron pri la denova realiĝo al la Brita Konfederacio kaj emfazis la starpunkton de la zimbabva registaro pri agrara reformo, asertante, ke la reformo estas nerenversebla, kaj Britio devas preni sur sin la devon kompensi farmobienojn de blankuloj.

La Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo sabate vespere decidis efektivigi rezolucion de la centra komitato de la organizo, kiu petas la palestinan registaron tuj komplete rompi kontaktojn kun Israelo.

La plenuma Komitato de la organizo okazigis kunvenon sub la prezidado de Mahmoud Abbas en la prezidentejo en Ramallah. Komunikaĵo publikigita post la kunveno diris, ke la plenuma komitato decidis formi superan komisionon por urĝi la registaron tuj komplete rompi komunikadon kun Israelo en politiko, administrado, ekonomio kaj sekureco ĝis kiam la israela flanko agnoskos la palestinan ŝtaton bazitan sur la landlimoj de 1967, rezignos la intencon aneksi Orient-Jerusalemon kaj haltigos konstruadon de judaj setlejoj en Cisjordanio.

Dimanĉe laŭ informo de la hinda Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, unu hinda petrolŝipo kun 22 ŝipanoj malaperis en la Guinea Golfo proksima al la marbordo de la okcident-afrika lando Benino. Hindio petis Beninon kaj Niĝerion liveri helpojn al la serĉado de la petrolŝipo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin