Usona raporto ne konformas al epoka tendenco

(GMT+08:00) 2018-02-05 19:36:23     Redaktoro:Xiong

Pri la usona novversia "Ekzamena Raporto pri Nuklea Situacio" Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la 5a de februaro diris, ke tiu ĉi raporto ne konformas al la epoka tendenco de paco kaj evoluo.

En tiutaga gazetara konferenco Geng Shuang diris:

"Kiel tiu ĉi raporto, tiel ankaŭ "Raporto pri Sekureca Strategio de Ŝtato" kaj "Raporto pri Defenda Strategio" antaŭ nelonge publikigitaj de Usono, ĉiu estas en rekta linio de heredo, kie obsediĝas la eksmoda koncepto: pensado de malvarma milito, kaj ludo je nula sumo, grandiĝas geopolitiko kaj konkurado inter potenculoj, plifortiĝas la rolo de nuklea armilo en politiko de sekureco, kaj ignoritas la alvoko de la internacia komunumo pri nuklea malarmado, ĉio ĉi tio agas kontraŭ la epoka tendenco de paco kaj evoluo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin