Okazis interkanonado en Kaŝmiro

(GMT+08:00) 2018-02-05 20:18:59     Redaktoro:Xiong

La 5an de februaro la barata armeo informis, ke la 4an de februaro ĉe la limo en Kaŝmiro regata unuflanke de Barato kaj aliflanke de Pakistano okazis batalo unu kontraŭ la alia, kaj kelkaj homoj mortis en la interpafado.

Proparolanto de la barata armeo riproĉis, ke Pakistano agis kontraŭ la interkonsento pri armistico kaj pafis obusojn en la distrikton Rajouri, regatan de Barato; la evento estigis morton de unu oficiro kaj de tri soldatoj de Barato, kaj pro tio la barata armeo redonis obuspafadon.

Kaj en la 4a de februaro la novaĵa oficejo de la pakistana triarmeo deklaris, ke tiutage la barata armeo "senkiale" kanonis trans la limon en la teritorion regata de Pakistano kaj rezultigis morton de unu civilulo kaj vundiĝon de du infanoj, kaj tial la pakistana armeo faris "efikan rebaton" al posteno de limgardistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin