Ĉinio publikigos nacian strategian programon pri kampara vigligo

(GMT+08:00) 2018-02-05 14:34:45     Redaktoro:Yu

Ĉinio publikigos nacian strategian programon pri kampara vigligo (2018-2022) por plenumi politikojn sub la centra dokumento numero 1 de la jaro.

Wu Hongyao, vicdirektoro de la Oficejo de la Centra Gvidgrupo pri Kampara Laboro, diris lunde en gazetara konferenco, ke la unua projekto de la programo estis kompletigita kaj prezentita por aprobo.

Wu diris, ke la programo estas dediĉita por gvidi lokajn registarojn kaj rilatajn departementojn antaŭenigi kamparan vigligon en praktika kaj orda maniero.

La centra dokumento de la numero 1 estas la nomo tradicie donita al la unua politika deklaro publikigita de la centraj aŭtoritatoj en la jaro, kaj estas rigardata kiel indikilo de politikaj prioritatoj.

La dokumento diris, ke per la vigligo de siaj vastaj kamparaj regionoj, Ĉinio atendas vidi fortan agrikulturan sektoron, belan kamparon kaj riĉajn terkulturistojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin