Sud-Koreio: KDPR sendos altnivelan delegacion al Vintraj Olimpikoj

(GMT+08:00) 2018-02-05 14:39:48     Redaktoro:Yu

Sud-Koreio lunde bonvenigis la Korean Demokratia Popolan Respublikon (KDPR) sendi altnivelan delegacion al la Vintraj Olimpikoj, kiuj malfermiĝos en PyeongChang, Sud-Koreio en la 9a de februaro.

Baik Tae-hyun, parolanto de la sud-korea Ministerio pri Reunuigo, diris en gazetara konferenco, ke la registaro aklamas la viziton de la altnivela delegacio de la KDPR al Sud-Koreio, dirante, ke ĝi liveros necesajn loĝejojn kaj garantios sekurecon dum ilia restado.

La KDPR dimanĉe nokte informis Sud-Koreion pri sia decido sendi la delegacion, gvidatan de Kim Yong-nam, prezidanto de la prezidio de la Plej Supera Popola Asembleo, de vendredo ĝis dimanĉo. La delegacio de la KDPR inkluzivas tri delegitojn kaj 18 subtenajn oficialulojn.

Baik diris, ke la sud-korea registaro faras preparon por ke la delegacio de la KDPR ĉeestu la malferman ceremonion de la Vintraj Olimpikoj kaj ankaŭ aliajn konkursojn kaj okazaĵojn, kaj planas okazigi intertraktadon inter altrangaj oficistoj de la du Koreioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin