PLO petas registaron komplete rompi kontaktojn kun Israelo

(GMT+08:00) 2018-02-05 15:14:34     Redaktoro:Yu

La Plenuma Komtato de la Palestina Liberiga Organizo sabate vespere decidis efektivigi rezolucion de la centra komiato de la organizo, kiu petas la palestinan registaron tuj komplete rompi kontaktojn kun Israelo.

La plenuma Komitato de la organizo okazigis kunvenon sub la prezidado de Mahmoud Abbas en la prezidentejo en Ramallah. Komunikaĵo publikigita post la kunveno diris, ke la plenuma komitato decidis formi superan komisionon por urĝi la registaron tuj komplete rompi komunikadon kun Israelo en politiko, administrado, ekonomio kaj sekureco ĝis kiam la israela flanko agnoskos la palestinan ŝtaton bazitan sur la landlimoj de 1967, rezignos la intencon aneksi Orient-Jerusalemon kaj haltigos konstruadon de judaj setlejoj en Cisjordanio.

La komunikaĵo emfazis, ke la rajtoj kaj naciaj interesoj de la palestina popolo ne toleras atencon, kaj la usona registaro ne devas marĉandis ĉe Palestino aŭ minaci ĝin pri tiu ĉi demando kaj devas haltigi siajn agojn partiajn al Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin