Berlino okazigas ceremonion por bonvenigi ĉinan Printempan Feston

(GMT+08:00) 2018-02-06 08:51:50     Redaktoro:Selena

De la 1a ĝis la 3a de februaro, en la germana ĉefurbo Berlino okazas serio da aktivecoj por bonvenigi la ĉinan tradician feston---Printempan Feston.

En la butikuma centro de la Potsdam-placo, pendas grandaj ruĝaj lanternoj, rulaĵoj surhavantaj kaligrafaĵojn aŭ pentraĵojn kaj ornamaĵoj kun la favora desegno de drako. Cetere troviĝas ekspozicio de fotoj de ĉina fotisto Zhao Hui kun la temo "De la ĉinaj rakontoj al la germanaj rakontoj", kaj ankaŭ granda nombro da ĉinaj metiartaĵoj estas elmontrataj kaj vendataj en la ekspozicio. Ĉina ambasadoro en Germanio Shi Mingde kaj ŝtatafera sekretario de la germana prezidentejo Stephan Steinlein ĉeestis la ceremonion.

Stephan Steinlein diris, ke nun pli kaj pli multaj germanoj venas al Ĉinio, kaj ankaŭ pli kaj pli multaj ĉinoj venas al Germanio. Dum tiu periodo, ili reciproke konas la tradiciojn kaj kutimojn kaj respektas unu la alian. Li diris, ke li scias, ke multaj homoj festas Kristnaskon en Ĉinio, tial li sentas tre ĝoje, ke ili okazigas aktivecojn ĉi tie por festi la ĉinan novjaron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin