Novaĵoj (Februaro 06)

(GMT+08:00) 2018-02-06 16:38:00     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6a de februaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉefministro Li akcentis, ke Ĉinio sin dediĉos plu al politiko de reformo kaj malfermo; Ĉinio subtenas novan mekanismon de enketo pri kemiaj atakoj en Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris lunde, ke Ĉinio sin dediĉos plu al la politiko de reformo kaj malfermo kaj liveros pli da oportunoj al fremdlandaj fakuloj por ilia laboro en Ĉinio.

Li faris la rimarkojn, kiam li diskutis kun pli ol 60 fremdlandaj fakuloj laborantaj en Ĉinio antaŭ la ĉina lunkalendara novjaro, kiu falas sur la 16an de februaro ĉi-jare.

Ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. La ĉefministro diris, "Ni reasertas nian promeson al ĉi tiu grava politiko okaze de ĉi tiu grava datreveno." Li diris, ke Ĉinio profundigos plu ampleksan reformon, efektivigos politikojn pri redukto de imposto kaj nuligo de administraj kotizoj, kaj kreos sanan komercan medion. La lando devas efektivigi strategion pri disvolvado akcelata per novigado kaj vigligi la ekonomion por realigi altkvalitan disvolviĝon. Li substrekis, ke Ĉinio devas malfermi plu siajn pordojn al la ekstera mondo por enkonduki eksterlandajn fakajn sciojn kaj teknologiojn. Li diris, ke la lando provizos pli da oportunoj al fremdlandaj fakuloj laborantaj en Ĉinio, ĉar ankaŭ ĉi tio estas parto de la klopodoj de Ĉinio por malfermo. Li diris, ke Ĉinio prenos pli da paŝoj por altiri fremdlandajn talentulojn per enkonduko de pli facilaj vizaranĝoj, inkluzive de la aranĝo de multfoja eniro por 5 ĝis 10 jaroj, unuigitaj vizpeto kaj fenestro por traktado de la vizpetoj kaj pli facila vizpeto por konstanta loĝado. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas valorajn kontribuojn kaj ideojn de fremdlandaj fakuloj kaj esperas, ke ili aktive partoprenos en la estonta disvolvado de Ĉinio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis lunde, ke ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi vizitos Usonon de la 8a ĝis la 9a de februaro.

Geng diris en gazetara konferenco, ke Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estis invitita de usona ŝtatsekretario Rex Tillerson. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono ambaŭ ĵus esprimis volon subteni kaj plifortigi kontaktojn kaj interŝanĝojn en diversaj kampoj.

Ĉina delegito diris lunde, ke formado de nova mekanismo de enketo pri uzo de kemiaj armiloj en Sirio estas tre grava por konstati la veron kaj deadmoni homojn denove uzi kemiajn armilojn en la lando, kaj ĉiuj flankoj de la Sekureca Konsilio de la UN devas kune klopodi por tiu ĉi celo.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en publika debato de la Sekureca Konsilio pri raportitaj kemiaj atakoj en Sirio. Wu diris, ke Ĉinio bonvenigas la progreson en la kontrolado kaj ruinigo de du kemi-armilaj instalaĵoj en Sirio kaj subtenas kunlaboron de la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj kun la siria registaro. Li aldonis, ke la ĉina flanko esprimas profundan simpation al la siria popolo, kiu suferis kemiajn atakojn.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde gratulis Usonon kaj Rusion, ke ili sukcese reduktis siajn strategiajn nukleajn fortojn ĝis la nivelo postulata de la nova Traktato pri Redukto de Strategiaj Armiloj.

Stephane Dujarric, proparolanto de Guterres, diris, ke la ĝenerala sekretario emfazas, ke en la tempo, kiam la tutmonda maltrankvilo pri nukleaj armiloj estas pli alta ol iam ajn de post la Malvarma Milito, klopodoj por nuklea malarmado, ne-disvastigo kaj armila regado estas pli gravaj ol iam ajn antaŭe. Ĉi tiuj klopodoj povas ludi gravan rolon en konstruado de konfido kaj memfido, kaj malhelpo, mildigo kaj solvado de konfliktoj. Dujarric diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario vokis Usonon kaj Rusion partopreni en la necesa dialogo, kiu kondukos al plua redukto de arsenaloj kaj montri plu la historian gvidadon en la tagordo de multflanka malarmado, kiu estas valora al la kolektiva sekureco.

Altranga palestina oficialulo lunde vokis ĉesi uzi israelan monon en la merkato en la okupata palestina teritorio.

Mohammad Ishtaye, altranga membro de la partio Fatah de palestina prezidento Mahmoud Abbas, urĝis la registaron anstataŭigi la israelan monon per aliaj monoj, inkluzive de cifereca mono, en la palestina teritorio.

Ishtaye, kiu ankaŭ estras la Palestinan Ekonomian Konsilon pri Disvolvado kaj Rekonstruo, diris, ke la manko de palestina mono kaŭzas kontinuajn perdojn de la palestina ekonomio kaj profundigas ĝian dependon de israela ekonomio.

La Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo (PLO) kunvenis en la lasta sabato kaj decidis formi pli altan komitaton por efektivigi la rezoluciojn de la Palestina Centra Konsilio, inkluzive de kompleta rompo de rilatoj kun Israelo kaj fino de la ekonomia pariza protokolo subskribita inter la PLO kaj Israelo en 1994.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde esprimis sian maltrankvilon pri la humanitara kaj ekonomia situacio en Gazao kaj vokis la internacian komunumon fari pliajn klopodojn por duŝtata solvo al la israela-palestina konflikto.

Guterres diris en kunveno de la Komitato pri la Plenumo de Neforpreneblaj Rajtoj de la Palestina Popolo, ke restas terura la humanitara kaj ekonomia situacio en Gazao.

La Landa Teamo de la UN en Palestino prognozis, ke Gazao fariĝos neloĝebla antaŭ 2020 sen konkretaj agoj por plibonigo de bazaj servoj kaj infrastrukturo. Li diris, ke Gazao restas kunpremata de serioza blokado kaj konstanta humanitara krizostato. Du milionoj da palestinanoj luktas ĉiutage kun kaduka infrastrukturo, elektra krizo, manko de bazaj servoj, kontinua senlaboreco kaj paralizita ekonomio. Ĉio ĉi okazas meze de vastiĝanta medikatastrofo.

Li diris, ke li ege maltrankviliĝis pri tio, ke la manko de fonduso al la Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruo por Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento grave difektos la kapablon de la agentejo por plenumo de tasko kaj konservo de ŝlosilaj servoj, kiel ekzemple eduko kaj sanzorgo por palestinaj rifuĝintoj.

Maldiva prezidento Abdulla Yameen lunde vespere deklaris krizostaton meze de politika krizo en la lando. Yameen oficiale anoncis, ke Maldivoj estas en krizostato por 15 tagoj ekde lunde nokte.

La anonco estis legita de ministro pri leĝaj aferoj Azima Shakoor per ŝtata televido, sub la ĉeesto de la ĉefprokuroro Mohamed Anil.

Lokaj amaskomunikiloj diris, ke pluraj kondiĉoj estis elmetitaj de la prezidento, kiuj baziĝis sur la rajtoj konservataj por la ŝtatestro sub la maldiva konstitucio.

Maldivoj alfrontis kelktagan malkvietecon post kiam la Plej Supera Kortumo decidis en la lasta semajno liberigi altrangajn opoziciajn politikajn gvidantojn, inkluzive de eksa prezidento Mohamed Nasheed kaj eksa vicprezidanto Ahmed Adeeb.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin