Ĉina civitano estis viktimigita en Pakistano

(GMT+08:00) 2018-02-06 19:07:09     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge iu ĉina civitano estis pafmortigita en Pakistano, kaj por tio en la 6a de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, forte akuzis krimulon pri la ekstrema perfortado kontraŭ ĉina civitano. Li diris, ke Ĉinio sekvos la procezon de la kazo kaj donos al familianoj de la viktimo necesan helpon en la traktado de la restaj aferoj.

Geng Shuang priparolis la aferon en tiutaga gazetara konferenco:

"La 5an de februaro iu ĉina civitano estis pafita en Kalachi kaj havis gravan vundon, kiam li estis sendita en hospitalon, li mortis. En la unua tempo la ĉina ĝenerala konsulejo en Kalachi sendis siajn laborantojn al la okazejo kaj la hospitalo por iel fari helpon. Pri tio, ke krimulo faris perfortaĵon kontraŭ ĉina civitano, ni esprimas fortan kondamnon. Ni sekvos la procezon de la kazo kaj donos al familianoj de la viktimo necesan helpon en la traktado de la restaj aferoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin