Ĉinio daŭre batalas kontraŭ kontrabando de rubo

(GMT+08:00) 2018-02-06 20:04:12     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 6a de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio, kun la celo konstrui "belan Ĉinion", daŭre batalas kontraŭ la kontrabando de rubo el eksterlandoj.

Lastatempe Erik Solheim, direktoro de la Agentejo de Mediprotekto de UN, diris, ke Ĉinio batalas kontraŭ la importo de rubo el eksterlandoj, kio estas signalo por riĉaj landoj, kiuj do devas intensigi rekuperon de rubo. Por tio Geng Shuang komentis:

"Ĉinio, kun la celo konstrui "belan Ĉinion", daŭre batalas kontraŭ la kontrabando de rubo el eksterlandoj. Ni alvokas, ke la internacia komunumo plifortigu interŝanĝon kaj kunlaboron en la traktado de solida rubo kaj en la kontraŭleĝa komercado de rubo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin