Ĉina ŝtatkonsilanto vizitos Usonon

(GMT+08:00) 2018-02-06 13:10:23     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis lunde, ke ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi vizitos Usonon de la 8a ĝis la 9a de februaro.

Geng diris en gazetara konferenco, ke Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estis invitita de usona ŝtatsekretario Rex Tillerson. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono ambaŭ ĵus esprimis volon subteni kaj plifortigi kontaktojn kaj interŝanĝojn en diversaj kampoj.

Geng aldonis, ke dum la vizito, Yang interŝanĝos opiniojn kun la usona flanko pri ĉina-usonaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin