Novaĵoj (Februaro 07)

(GMT+08:00) 2018-02-07 16:55:27     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7a de februaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi esprimas salutojn de la ĉina novjaro al nekomunistaj partioj kaj eminentuloj; la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj konstruos reton de inteligentaj urboj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde ĉeestis kunvenon en Pekino kaj esprimis salutojn de la ĉina lunkalendara novjaro al gvidantoj de nekomunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj eminentaj senpartiuloj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vokis nekomunistajn partiojn kaj eminentajn senpartiulojn fortigi sian politikan identiĝon kun la KPĈ kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon, kaj multpartia kunlaboro devas prezenti sian novan aspekton. Li urĝis nekomunistajn partiojn kaj eminentajn senpartiulojn plibonigi sian ideologian konsenton kun la KPĈ kaj akiri novajn atingojn en plenumado de siaj devoj.

Altrangaj oficialuloj Yu Zhengsheng, Wang Yang, Wang Huning kaj Han Zheng ĉeestis la kunvenon.

Gvidantoj de nekomunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco resumis sian laboron kaj planojn pri venonta laboro en la kunveno.

Xi diris, ke 2017 havis mejloŝtonan signifon por la disvolvado de la partio kaj la lando. Li akcentis, ke nekomunistaj partioj kaj eminentaj senpartiuloj akiris gravajn atingojn en subtenado de la aŭtoritato kaj la centralizita kaj unuigita gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke 2018 markas la unuan jaron de la efektivigo de la spirito de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj ĉi tiu jaro estas ankaŭ ŝlosila por atingi decidan venkon en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj efektivigo de la 13a Kvinjara Plano. Li aldonis, ke Ĉinio festos la 40an datrevenon de la reformo kaj malfermo per profunda reformo en ampleksa maniero. Li vokis nekomunistajn partiojn plibonigi sian laboron pri teorio, organizoj kaj institucioj kaj fortigi sian kapablon de partopreno en la administrado de ŝtataj aferoj.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj konsentis la bezonon de la membroŝtatoj pri plibonigo de la vivoj de siaj popoloj per novigado kaj teknologio.

En deklaro publikigita marde ĉe la fino de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, singapura ministro pri eksterlandaj aferoj Vivian Balakrishnan diris, ke la ministroj esprimis subtenon al la propono de Singapuro pri konstruado de reto de inteligentaj urboj de la asocio.

La ministroj konsentis ankaŭ pri la graveco plifortigi kunlaboron en reta sekureco, ĉar daŭre fortiĝas la tendenco de disvolvado de la cifereca ekonomio.

Prezidanto de la Rusa Centra Elekt-Komisiono Ella Pamfilova diris, ke la komisiono marde registris prezidenton Vladimir Putin kiel kandidaton por la venonta prezidenta elekto. La komisiono diris en rekta elsendo, ke la stabejo de Putin kolektis 314 837 subskribojn por subteno al li, pli multe ol 300 000, la sojla nombro bezonata por la registrado. La komisiono kontrolis 60 000 subskribojn kaj trovis, ke nur 232 el ili aŭ 0,39% estis nevalidaj.

Ĝis nun, la Centra Elekt-Komisiono registris nur du kandidatojn, kiuj ne bezonas kolekti subskribojn, ĉar ili reprezentas parlamentajn politikajn partiojn, tio estas, politikisto kaj entreprenisto Pavel Grudinin el la Rusa Komunista Partio kaj la gvidanto de la Rusa Liberal-Demokrata Partio Vladimir Zhirinovski.

Laŭ la rusa leĝo, la Centra Elekt-Komisiono devas fini la registradon de la kandidatoj antaŭ la 10a de februaro, tiel ke iliaj nomoj aperos en la balotiloj de la elekto en la 18a de marto.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris marde, ke la islama respubliko neniam retraktos la nuklean interkonsenton, kiun ĝi subskribis kun la mondaj potencoj en 2015.

Rouhani diris en gazetara konferenco, ke la Komuna Ampleksa Agadplano estas netraktebla kaj ne povas esti reskribita. Li akcentis, ke ĝi estas internacia interkonsento aprobita de la Sekureca Konsilio de la UN, tial rediskuto pri ĝi kun iu ajn estas sensenca. Rouhani avertis, ke se la interesoj de Irano estas certigitaj de la Komuna Ampleksa Agadplano, Irano restos fidela al la interkonsento.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris marde, ke la turka armeo vastigos sian operacon en norda Sirio kaj eniros la regionon Manbij oriente de Afrin.

Erdogan faris la rimarkojn dum sia prelego al la parlamento. Li akuzis Usonon, ke sub ĝia subteno kurdaj armitaj fortoj eniris la regionon Manbij. Li diris, ke la turka armeo eniros la reginon Manbij por operaco.

La prezidento diris, ke pli ol mil membroj de malamikaj grupoj estis mortigitaj en la pasintaj tagoj de post la komenco de la operaco Oliva Branĉo, kaj la turka armeo daŭrigos sian operacon en la regiono Afrin.

La regiono Manbij troviĝanta proksime al la landlimo kun Turkio okupas gravan strategian pozicion. Nun ĝi estas sub la regado de kurdaj armitaj fortoj.

La palestina registaro marde deklaris formi ministran komitaton, respondecan pri kompleta rompo de rilatoj kun Israelo en politiko, administro, ekonomio kaj sekureco.

La palestina registaro publikigis komunikaĵon, dirante, ke la komitato jam komencis esplori rimedojn pri rompo de rilatoj kun la israela registaro. Samtempe, la palestina registaro anoncis fondi alian komitaton por esplori uzon de aliaj monoj aŭ emision de propra mono por anstataŭi israelan ŝekelon, la monon uzatan de Palestino.

La komunikaĵo diris, ke tiuj rimedoj helpos al Palestino sin liberigi el la politika kaj ekonomia regado de Israelo kaj striktigi rilatojn kun arabaj kaj islamaj landoj, membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj aliaj amikaj landoj.

La 6an de decembro, usona prezidento Donald Trump deklaris la agnoskon de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo, kaj tio vekis fortan malkontenton de Palestino.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, marde esprimis seriozan maltrankvilon pri la situacio en Maldivoj, la deklaro pri krizostato kaj eniro de sekurecfortoj en la Plej Superan Kortumon.

En deklaro, lia parolanto Stephane Dujarric diris, ke la ĝenerala sekretario urĝas la maldivan registaron protekti la konstitucion kaj laŭleĝan regadon, nuligi la krizostaton kiel eble plej frue, kaj preni ĉiujn rimedojn por certigi la sendanĝerecon kaj sekurecon de la popolo en la lando, inkluzive de membroj de la juĝistaro.

Maldiva prezidento Abdulla Yameen marde diris, ke li deklaras 15-tagan krizostaton pro tio, ke la ĉefjuĝisto de la Plej Supera Kortumo planis renversi la registaron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin