(video)Mi kaj Esperanto—Rob

(GMT+08:00) 2018-02-07 16:30:36     Redaktoro:Li

D:Bonvolu prezenti vin mem al ni!

R:Mi estas Rob Moerbeek.

D:Kiam vi komencis lerni Esperanton?

R: Verŝajne en 1952, kiam miaj gepatroj rekomencis uzi la lingvon en dimanĉaj promenoj. Mi akompanis ilin. Mi atingis superan diplomon en 1968.

D:Ĉu Esperanto ŝanĝis vian vivon?

R: Jes, ĝi eĉ donis profesian postenon en 1969 ĉe UEA.

D:Bonvolu precizigi la influon de Esperanto al vi!

R: Ĝi fariĝis mia hejma lingvo kun la edzino Nora, ni geedziĝis Zamenhoftage en 1988. Ŝi forpasis en marto 1998.

D:Kion vi faras en la Centra Oficejo de UEA?

R: Mi komence estis la ekspedisto, poste ricevis taskon en la biblioteko kaj korekto-laboron ("Esperanto en Perspektivo", libroj, revuoj ktp).

D:Viaj proponoj al la komencantoj de Esperanto!

R: Provu ĉion esprimi per la lernitaj lingvaĵoj. Legu multe, aŭskultu radion (ĈRI) k.t.p. Kaj vizitu, se eble, kunveno. Sukceson!

D:Kio estas via venonta plano pri Esperanto?

R: Mi devas ĝisdatigi la provizon de blinduloj per sonrevuoj. Kaj foje eldoni miajn lingvajn konsilojn. (Io jam aperis en "Esperanto").


La intervjuo kaj video estas faritaj de la volontulino Li Lu (Lucia) (2017.09-2017.12) el Ĉina Radio Internacia,

kaj dankon pro la teksta korektado de sinjoro Rob Moerbeek.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin