Glataj ŝoseoj en Banan

(GMT+08:00) 2018-02-12 12:17:06     Redaktoro:Xiong

Serpentumas ŝoseoj meze de altaj kaj krutaj montoj sur la vasta tero de la distrikto Banan. Tiuj ŝoseoj kunportas la esperon de miloj kaj miloj da montaj vilaĝanoj. Por plenumi la gravan ordonon de Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Partio, tio estas, konstrui bonan ŝoseon en la kamparo, la distrikto Banan komencis organizi ĉiujn fortojn en sia sfero kaj instigi ilin en la konstruado de ŝoseoj, kiuj nun, kiel verko, surskribiĝas sur la teritorio de Banan, kaj kiuj nun, kiel vorko, favoras la amasojn de Banan.

La distrikto Banan estas regiono inter urbo kaj kamparo en Chongqing, kiun oni nomas "urbo inter montoj". La areo de Banan estas pli ol 1 800 kvadrataj metroj, kaj du trionoj de la tero estas montoj. Antaŭe ĉi tie troviĝis vilaĝaj vojoj, sed tre malfacile ireblaj kaj malbonkvalitaj, tia stato trafika multe malhelpis al la distrikto Banan la evoluigon de ekonomio. Por ŝanĝi la staton la loka registaro faris klopodojn, kaj finfine dek unu ŝoseoj kondukantaj al montvilaĝoj tra la tuta regiono, kaj la totala longo de la ŝoseoj estas pli ol 1 600 kilometroj. Dank' al tiuj sinuaj vojoj sep cent mil montanoj nun ne havas problemon por eliri kaj sin evoluigi en ĉiuj flankoj.

La bone konstruitaj ŝoseoj sinuantaj inter montoj kondukas al vilaĝoj kaj urbetoj, kaj la ekzisto de tiuj vojoj oportunas en multaj flankoj la ĉiutagan vivon de la lokaj amasoj. Sed por plivastigi la oportunecon al pli multe da homoj kaj en pli malproksimaj anguloj la registaro de Banan havas alian novan planon, tio estas, estigi reton de ŝoseoj interligitaj al ĉiuj anguloj de Banan, kaj tiam la loĝantoj en la distrikto Banan havos ŝoseojn, pli oportunajn, facile ireblajn kaj sekurajn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin