Suvereneco de Maldivoj devas esti respektata

(GMT+08:00) 2018-02-07 20:02:07     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 7a de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la evento, kiu nun okazas en Maldivoj, estas propra al Maldivoj kaj devas esti solvita de ĉiuj maldivaj koncernatoj per dialogo kaj konsiliĝo.

La 5an de februaro la maldiva registaro proklamis sin restanta en stato de urĝeco, kaj poste la maldiva opozicio alvokis, ke la internacia komunumo faru premon al la maldiva registaro, kaj petis, ke Barato sendu siajn trupojn por fari militan intervenon en la eventon. Por tio Geng Shuang komentis, ke la evento, kiu nun okazas en Maldivoj, estas propra al Maldivoj kaj devas esti solvita de ĉiuj maldivaj koncernatoj per dialogo kaj konsiliĝo, kaj la internacia komunumo devas respekti la suverenecon de Maldivoj kaj ne igas la eventon pli kompleksa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin