Ĉu okazos kontaktiĝo inter Usono kaj Nord-Koreio

(GMT+08:00) 2018-02-07 20:32:18     Redaktoro:Xiong

La 7an de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en Pekino, ke la internacia komunumo atendu kaj vidu, ĉu Nord-Koreio kaj Usono kontaktiĝos unu kun la alia dum la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang aŭ ne, kaj Ĉinio esperas, ke ambaŭ partioj faru pozitivajn paŝojn por ĝenerala bono.

Lastatempe kaj nun sur la Korea duoninsulo aperas mildiĝo, kaj profitante de la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang Nord-Koreio kaj Sud-Koreio jam faris al si kelkajn kontaktojn. Kaj pro tio estas amaskomunikiloj, kiuj konjektis, ĉu dum la sportkunveno Usono kaj Nord-Koreio kontaktiĝis unu kun la alia. Por tio Geng Shuang komentis:

"Ni esperas, ke Nord-Koreio kaj Usono kaptu la okazon kaj faru pozitivajn paŝojn por iri al dialogo kaj por fari ĝeneralan bonon por la duoninsulo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin