Ĉinio konstruas bazon de sentirista tekniko

(GMT+08:00) 2018-02-08 11:00:53     Redaktoro:Li

Li Xiaopeng, ĉina ministro pri transportado, diris merkrede en Pekino, ke Ĉinio konstruas bazon por testi la sentiristan teknikon, ellaboras planon pri disvolvado de sentirista tekniko kaj redaktas rilatajn teknikajn regulojn por pozitive kaj stabile akceli la disvolvadon de sentirista tekniko.

Li diris, ke la tekniko povas altigi la sekurecon de veturado kaj trafikan efikon, plibonigi la kvaliton kaj sperton de la transporta servo kaj samtempe akceli la disvolvadon de rilataj industrioj kaj progreson de scienco kaj tekniko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin