Novaĵoj (Februaro 08)

(GMT+08:00) 2018-02-08 16:12:04     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun nederlanda reĝo; la 23aj Vintraj Olimpikoj malfermiĝos vendrede vespere en PyeongChang, Sud-Koreio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj Nederlando merkrede konsentis efektivigi pli reciprokprofitan kunlaboron per komuna efektivigo de la iniciato Zono kaj Vojo en 2018. La konsento estis atingita inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj nederlanda reĝo Willem-Alexander dum ilia renkontiĝo en Pekino.

La prezidanto bonvenigis la reĝajn geedzojn viziti Ĉinion ekde la 7a de februaro, antaŭ la baldaŭa ĉina novjaro. Li diris, ke duflankaj rilatoj eniris la plej bonan periodon de la historio. Li laŭdis la pliiĝantan politikan reciprokan fidon, respekton unu al la alia pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj ankaŭ la fruktodonan kunlaboron en komerco, investado, novigado kaj kulturo inter la du landoj. Li diris, ke ĉina-nederlandaj rilatoj nun estas ĉe la nova komenca punkto. Li sugestis, ke la du flankoj efektivigu pli reciprokprofitan kunlaboron per la iniciato Zono kaj Vojo.

Reĝo Willem-Alexander esprimis siajn salutojn de la ĉina novjaro al prezidanto Xi kaj la ĉina popolo. Li deziris al Ĉinio akiri pli da atingoj en la nova jaro kaj realigi novan disvolviĝon en duflankaj rilatoj. Gratulante pri la sukceso de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la nederlanda reĝo diris, ke Ĉinio havas brilan estontecon por sia evoluo. Nederlando ĉiam atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio. li diris, ke Nederlando volas aktive partopreni en la konstruado de Zono kaj Vojo kaj pretas partopreni en la unua Ĉina Internacia Import-Ekspozicio, kiu okazos en Ŝanhajo de la 5a ĝis la 10a de novembro en tiu ĉi jaro.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun la nederlanda monarko merkrede. Li diris, ke Nederlando estas la monda gvidanto en la kampoj de agrikulturo kaj terkultura teknologio, havena loĝistiko kaj havena administrado. Li aldonis, ke Ĉinio volas plialtigi kunlaboron kun Nederlando en la menciitaj kampoj, grandigi duflankan komercon, fortigi la teknologian interŝanĝon, faciligi doganejajn procedurojn kaj akordigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun nederlandaj planoj.

Prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin merkrede sendis gratulojn al la malferma ceremonio de la jaroj de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio.

Xi diris, ke lokaj niveloj estas gravaj fortoj por ĉina-rusa ampleksa kungajna kunlaboro, li kaj prezidento Putin decidis okazigi jarojn de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio en 2018 kaj 2019. Li esprimis sian esperon, ke la aranĝoj ekscitos entuziasmon pri loka kunlaboro inter la du flankoj, ekspluatos la potencialon de kunlaboro kaj instigos pli da lokoj, entreprenoj kaj homoj aliĝi al la afero de ĉina-rusa amika kunlaboro kaj komuna disvolviĝo.

Putin laŭdis la progreson de la rusa-ĉina ampleksa partnereco de strategia kunordigo. Li diris, ke la jaroj de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝo cementos kontakton kaj kunlaboron inter ĉiuj rusaj federaciaj subjektoj kaj ĉinaj lokoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interŝanĝis salutojn de la Printempa Festo kun ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio, Nguyen Phu Trong, akcentante rimarkindajn rezultojn atingitajn en la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Xi diris en sia mesaĝo al Trong, ke la Printempa Festo, tradicia festo celebrata de la ĉina kaj vjetnama popoloj, proksimiĝas, kaj en tiu ĉi momento, li, en la nomo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, esprimas sincerajn salutojn kaj plej bonajn dezirojn al kamarado ĝenerala sekretario, kaj per li al la Komunista Partio de Vjetnamio kaj la vjetnama popolo.

Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke ambaŭ landoj faris gravan paŝon en akordigo de siaj disvolvaj strategioj de la "iniciato Zono kaj Vojo" kaj "Du Koridoroj, Unu Ekonomia Zono", kaj atingis la celon de 100 miliardoj da usonaj dolaroj de la duflanka komerco en 2017.

Xi rimarkigis, ke 2018 estas la 10a jaro de post la starigo de ampleksa strategia partnereco de kunlaboro inter Ĉinio kaj Vjetnamio. La Komunista Partio de Ĉinio volas labori kun la Komunista Partio de Vjetnamio por fortigi politikan gvidadon en disvolvado de ĉina-vjetnamaj rilatoj, daŭrigi tradician amikecon, antaŭenigi ampleksan kunlaboron kaj senĉese grandigi la skalon kaj profundon de la disvolvado de duflankaj rilatoj.

La Ŝtata Konsilio lanĉis serion da mezuroj por redukti plu levil-efikon de ŝtataj firmaoj en la lastatempa klopodo por bridado de financaj riskoj.

Deklaro publikigita post administra kunveno prezidita de ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio liveros pli fortan subtenon al turniĝo de ŝuldoj en akciojn, antaŭenigos reformon de miksta posedanteco kaj plibonigos politikojn pri reorganizado kaj bankroto de entreprenoj. La deklaro diris, ke ŝtataj entreprenoj estos plu la ĉefaj celoj de la kampanjo por forigo de levil-efiko, kaj la rilata laboro devas esti efektivigita per merkat-orientitaj kaj laŭleĝaj rimedoj.

La registaro plivastigos la kanalon por privata kapitalo en la turniĝo de ŝuldoj en akciojn de ŝtataj entreprenoj. Akci-investaj institucioj estos instigitaj al partopreno en la procezo, kun rimedoj permesantaj starigon de privataj akci-fondusoj fokusiĝantaj al la turniĝo de ŝuldoj en akciojn.

Li Xiaopeng, ĉina ministro pri transportado, diris merkrede en Pekino, ke Ĉinio konstruas bazon por testi la sentiristan teknikon, ellaboras planon pri disvolvado de sentirista tekniko kaj redaktas rilatajn teknikajn regulojn por pozitive kaj stabile akceli la disvolvadon de sentirista tekniko. Li diris, ke la tekniko povas altigi la sekurecon de veturado kaj trafikan efikon, plibonigi la kvaliton kaj sperton de la transporta servo kaj samtempe akceli la disvolvadon de rilataj industrioj kaj progreson de scienco kaj tekniko.

La 23aj Vintraj Olimpikoj malfermiĝos vendrede en PyeongChang, Sud-Koreio. Lee Hee-beom, prezidanto de la organiza komitato, diris, ke ĉio estas preta por la Vintraj Olimpikoj, kaj la organizanto faros sian plejeblon por fari la Vintrajn Olimpikojn bonegaj kaj pacaj okazaĵoj.

La malferma ceremonio de la Vintraj Olimpikoj okazos vendrede vespere en la Olimpika Stadiono de PyeongChang. Laŭ la organiza komitato, entute 2 925 sportistoj el 92 landoj kaj regionoj konfirmis la ĉeeston al la Vintraj Olimpikoj; 55 684 laborantoj kaj volontuloj servos por la Vintraj Olimpikoj.

Laŭ freŝaj donitaĵoj de la ĉina Ĝenerala Adminitracio de Doganejoj, la totala valoro de la importado kaj eksportado de vara komerco de Ĉinio kalkuliĝis al 2 500 miliardoj da juanoj en januaro, je 16% pli ol en la sama periodo de la lasta jaro.

La donitaĵoj montris, ke la favora komerca saldo de Ĉinio malpliiĝis en la unua monato de 2018. La favora saldo reduktiĝis je 59,7% en januaro kaj kalkuliĝis al 135,8 miliardoj da yuanoj, je 14,2% malpli ol en la sama periodo de 2017.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin