Absolute absurda estas eldiro de Nasheed

(GMT+08:00) 2018-02-08 20:14:45     Redaktoro:Xiong

La 8an de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la eldiro de la maldiva eksprezidento Mohamed Nasheed, ke Ĉinio partoprenis en la "rabo de tero" de Maldivoj, estas absolute absurda, ĉar Ĉinio donis helpon al Maldivoj kun nenia politika kondiĉo, kaj la kunlaboro inter Ĉinio kaj Maldivoj konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj de la dulandaj popoloj.

Antaŭ nelonge Nasheed en sia artikolo diris, ke kiam la prezidento Yameen ĉiam pli multigis al si riĉecon, li vendis la suverenecon de Maldivoj; Ĉinio kaj aliaj eksterlandaj fortoj partoprenis en la "rabo de tero" de Maldivoj. Por tio Geng Shuang komentis:

"Kiam sinjoro Nasheed estis prezidento de Maldivoj, Ĉinio tiam donis al Maldivoj helpon, kaj la dulanda kunlaboro akiris amason da fruktoj. Ĉu sinjoro Nasheed opinias, ke tio ankaŭ apartenas al la vico de "rabado"? Ĉinio faris al Maldivoj helpon kun nenia politika kondiĉo, do neniel domaĝis al ĝi la suverenecon kaj sendependecon, ne por paroli pri minaco al la sekureco de la oceania regiono. Ĉinio kaj Maldivoj kunlaboras nur por la popoloj kaj por la komunaj interesoj de la du landoj kaj de la dulandaj popoloj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin