Nur AU kaj gefratoj de Afriko havas rajton respondi

(GMT+08:00) 2018-02-08 20:53:16     Redaktoro:Xiong

La 8an de februaro la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, Wang Yi, kaj la prezidanto de Afrika Unio (AU), Moussa Faki, kune prezidis la sepan strategian dialogon inter Ĉinio kaj AU, kaj poste ili kune renkontiĝis kun raportistoj. Estis raportisto, kiu pridemandis tion, ke okcidentaj amaskomunikiloj sensaciigis la tielnomatan eventon, ke "Ĉinio, profitante de la konstruado de la centra konferencejo de AU, faris subaŭskultadon al AU", kontraŭ kio Faki kaj Wang Yi faris refuton.

Faki diris, ke la centra konferencejo de AU estis malavare konstruita de Ĉinio; apartaj komunikiloj elĵetis tian informon, elektante tiun tempon ĝuste antaŭ la dialogkunveno, kio estas neokaza, sed mensoga kaj konfuzanta pravon kaj malpravon. La rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko neŝanceligeblas kaj la nuna komuna tasko de AU kaj Ĉinio estas plifortigi kunlaboron kaj pliigi la feliĉon de la dupartiaj popoloj.

Wang Yi rimarkis, ke la centra konferencejo de AU simbolas la kristaliĝon de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, neniu persono, neniu forto povas ĝin makuligi. Ĉinio estas sinofera konstruinto kaj AU kaj la afrikaj landoj estas uzantoj. Kiel statas la kunlaboro? Nur AU kaj gefratoj de Afriko havas la rajton respondi la demandon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin