Ĉina prezidanto renkontiĝis kun nederlanda reĝo

(GMT+08:00) 2018-02-08 12:49:21     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Nederlando merkrede konsentis efektivigi pli reciprokprofitan kunlaboron per komuna efektivigo de la iniciato Zono kaj Vojo en 2018. La konsento estis atingita inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj nederlanda reĝo Willem-Alexander dum ilia enkontiĝo en Pekino.

La prezidanto bonvenigis la reĝajn geedzojn viziti Ĉinion ekde la 7a de februaro, antaŭ la baldaŭa ĉina novjaro.

Xi rememoris sian ŝtatan viziton al Nederlando en 2014, kiam la du flankoj starigis malferman kaj praktikan ĉina-nederlandan partnerecon de ampleksa kunlaboro. Xi rimarkigis, ke duflankaj rilatoj eniris la plej bonan periodon de la historio. Li laŭdis la pliiĝantan politikan reciprokan fidon, respekton unu al la alia pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj ankaŭ la fruktodonan kunlaboron en komerco, investado, novigado kaj kulturo inter la du landoj. Li diris, ke ĉina-nederlandaj rilatoj nun estas ĉe la nova komenca punkto. Li sugestis, ke la du flankoj efektivigu pli reciprokprofitan kunlaboron per la iniciato Zono kaj Vojo.

Reĝo Willem-Alexander esprimis siajn salutojn de la ĉina novjaro al prezidanto Xi kaj la ĉina popolo. Li deziris al Ĉinio akiri pli da atingoj en la nova jaro kaj realigi novan disvolviĝon en duflankaj rilatoj. Gratulante pri la sukceso de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la nederlanda reĝo diris, ke Ĉinio havas brilan estontecon por sia evoluo. Nederlando ĉiam atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio. li diris, ke Nederlando volas aktive partopreni en la konstruado de Zono kaj Vojo kaj pretas partopreni en la unua Ĉina Internacia Import-Ekspozicio, kiu okazos en Ŝanhajo de la 5a ĝis la 10a de novembro en tiu ĉi jaro.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun la nederlanda monarko merkrede. Li diris, ke Nederlando estas la monda gvidanto en la kampoj de agrikulturo kaj terkultura teknologio, havena loĝistiko kaj havena administrado. Li aldonis, ke Ĉinio volas plialtigi kunlaboron kun Nederlando en la menciitaj kampoj, grandigi duflankan komercon, fortigi la teknologian interŝanĝon, faciligi doganejajn procedurojn kaj akordigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun nederlandaj planoj.

La nederlanda reĝo rimarkigis, ke lia lando estas la tria plej granda komerca partnero de Ĉinio en la Eŭropa Unio kaj povas servi kiel la pordo de Ĉinio al Eŭropa Unio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin