Ĉinio kaj Rusio komencis jarojn de lokaj interŝanĝo kaj kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-02-08 13:19:42     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin merkrede sendis gratulojn al la malferma ceremonio de la jaroj de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio.

Xi diris, ke lokaj niveloj estas gravaj fortoj por ĉina-rusa ampleksa kungajna kunlaboro, li kaj prezidento Putin decidis okazigi jarojn de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio en 2018 kaj 2019. Li esprimis sian esperon, ke la aranĝoj ekscitos entuziasmon pri loka kunlaboro inter la du flankoj, ekspluatos la potencialon de kunlaboro kaj instigos pli da lokoj, entreprenoj kaj homoj aliĝi al la afero de ĉina-rusa amika kunlaboro kaj komuna disvolviĝo.

Putin laŭdis la progreson de la rusa-ĉina ampleksa partnereco de strategia kunordigo. Li diris, ke la jaroj de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝo cementos kontakton kaj kunlaboron inter ĉiuj rusaj federaciaj subjektoj kaj ĉinaj lokoj.

Estos pli ol 100 aranĝoj, inkluzive de investa konferenco; ekspozicioj de komerco, industrio kaj agrikulturo; seminarioj; artaj festivaloj; kaj interŝanĝo de vizitoj.

Putin diris, ke reprezentantoj de la du landoj renkontiĝos en Internacia Ekonomia Forumo en Sankt-Peterburgo, Orienta Ekonomia Forumo kaj Rusa-Ĉina Ekspozicio. Li aldonis, ke li kredas, ke la jaroj plene ekspluatos la potencialon de loka kunlaboro.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang ĉeestis la malferman ceremonion en Harbino, ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Heilongjiang, kune kun la rusa vicĉefministro Yury Trutnev.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin