Fokusoj de la Semajno (Feb. 09)

(GMT+08:00) 2018-02-09 10:58:17     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin merkrede sendis gratulojn al la malferma ceremonio de la jaroj de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio.

Xi diris, ke lokaj niveloj estas gravaj fortoj por ĉina-rusa ampleksa kungajna kunlaboro, li kaj prezidento Putin decidis okazigi jarojn de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio en 2018 kaj 2019. Li esprimis sian esperon, ke la aranĝoj ekscitos entuziasmon pri loka kunlaboro inter la du flankoj, ekspluatos la potencialon de kunlaboro kaj instigos pli da lokoj, entreprenoj kaj homoj aliĝi al la afero de ĉina-rusa amika kunlaboro kaj komuna disvolviĝo.

Putin laŭdis la progreson de la rusa-ĉina ampleksa partnereco de strategia kunordigo. Li diris, ke la jaroj de lokaj kunlaboro kaj interŝanĝo cementos kontakton kaj kunlaboron inter ĉiuj rusaj federaciaj subjektoj kaj ĉinaj lokoj.

Estos pli ol 100 aranĝoj, inkluzive de investa konferenco; ekspozicioj de komerco, industrio kaj agrikulturo; seminarioj; artaj festivaloj; kaj interŝanĝo de vizitoj.

Putin diris, ke reprezentantoj de la du landoj renkontiĝos en Internacia Ekonomia Forumo en Sankt-Peterburgo, Orienta Ekonomia Forumo kaj Rusa-Ĉina Ekspozicio. Li aldonis, ke li kredas, ke la jaroj plene ekspluatos la potencialon de loka kunlaboro.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris lunde, ke Ĉinio sin dediĉos plu al la politiko de reformo kaj malfermo kaj liveros pli da oportunoj al fremdlandaj fakuloj por ilia laboro en Ĉinio.

Li faris la rimarkojn, kiam li diskutis kun pli ol 60 fremdlandaj fakuloj laborantaj en Ĉinio antaŭ la ĉina lunkalendara novjaro, kiu falas sur la 16an de februaro ĉi-jare.

Ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. La ĉefministro diris, "Ni reasertas nian promeson al ĉi tiu grava politiko okaze de ĉi tiu grava datreveno." Li diris, ke Ĉinio profundigos plu ampleksan reformon, efektivigos politikojn pri redukto de imposto kaj nuligo de administraj kotizoj, kaj kreos sanan komercan medion. La lando devas efektivigi strategion pri disvolvado akcelata per novigado kaj vigligi la ekonomion por realigi altkvalitan disvolviĝon. Li substrekis, ke Ĉinio devas malfermi plu siajn pordojn al la ekstera mondo por enkonduki eksterlandajn fakajn sciojn kaj teknologiojn. Li diris, ke la lando provizos pli da oportunoj al fremdlandaj fakuloj laborantaj en Ĉinio, ĉar ankaŭ ĉi tio estas parto de la klopodoj de Ĉinio por malfermo. Li diris, ke Ĉinio prenos pli da paŝoj por altiri fremdlandajn talentulojn per enkonduko de pli facilaj vizaranĝoj, inkluzive de la aranĝo de multfoja eniro por 5 ĝis 10 jaroj, unuigitaj vizpeto kaj fenestro por traktado de la vizpetoj kaj pli facila vizpeto por konstanta loĝado. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas valorajn kontribuojn kaj ideojn de fremdlandaj fakuloj kaj esperas, ke ili aktive partoprenos en la estonta disvolvado de Ĉinio.

La Plenuma Komtato de la Palestina Liberiga Organizo sabate vespere decidis efektivigi rezolucion de la centra komiato de la organizo, kiu petas la palestinan registaron tuj komplete rompi kontaktojn kun Israelo.

La plenuma Komitato de la organizo okazigis kunvenon sub la prezidado de Mahmoud Abbas en la prezidentejo en Ramallah. Komunikaĵo publikigita post la kunveno diris, ke la plenuma komitato decidis formi superan komisionon por urĝi la registaron tuj komplete rompi komunikadon kun Israelo en politiko, administrado, ekonomio kaj sekureco ĝis kiam la israela flanko agnoskos la palestinan ŝtaton bazitan sur la landlimoj de 1967, rezignos la intencon aneksi Orient-Jerusalemon kaj haltigos konstruadon de judaj setlejoj en Cisjordanio.

La komunikaĵo emfazis, ke la rajtoj kaj naciaj interesoj de la palestina popolo ne toleras atencon, kaj la usona registaro ne devas marĉandis ĉe Palestino aŭ minaci ĝin pri tiu ĉi demando kaj devas haltigi siajn agojn partiajn al Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin