Sekureco restigas ilin en Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-02-09 17:12:28     Redaktoro:Xiong

Kun la ĉiam pli rapidaj paŝoj de malfermo en Ĉinio, pli kaj pli multaj alilandanoj venas en Ĉinion, por studado, por laborado, kaj eĉ por vivado. En iliaj okuloj sekureco estas, por ilia restado en Ĉinio, unu el la plej gravaj faktoroj.

Mutaz Asadi el Sirio vivis en Ĉinio jam 21 jarojn. Nun li tenas restoracion en Pekino. Li, 43-jara, bonege parolas en la ĉina kaj havas sian familion. Li prenis por si la nomon tre kriantan kaj tre ĉineskan – Wang Zhonghua.

Dum tiuj 21 jaroj li vojaĝis en multaj ĉinaj urboj, ekzemple, Kantono, Hangzhou, Ŝanhajo kaj Yiwu, persone atestante, ke la ĉina ekonomio evoluas fulmrapide. Li diris, kial li kaj aliaj multaj alilandanoj volontas resti en Ĉinio, ĉar en ĝi sin trovas sento de sendanĝereco.

Li diris: "Mi estis en multe da landoj, sed en Ĉinio estas la plej bona sekureco. Ĉi tie, kiam ajn estas, oni ne zorgas pri promenado en profunda nokto. En Ĉinio vi sentas vin sendanĝera."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin