Ĉinio kaj AU serĉas pli striktan kunlaboron en diversaj kampoj

(GMT+08:00) 2018-02-09 10:53:52     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio (AU) Moussa Faki Mahamat kune prezidis la sepan strategian dialogon inter Ĉinio kaj la AU en Pekino ĵaŭde, serĉante pli proksiman kunlaboron en diversaj kampoj.

Wang diris, ke konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro estis starigita kiel ĝenerala celo de ĉina diplomatio en la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Por atingi la celon, la komuna estonteco de Ĉinio kaj afrikaj landoj estas nemankigebla parto. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun afrikaj landoj por fari ĉina-afrikan rilaton rolo modela por suda-suda kunlaboro. Ĉinio rigardas la rilatojn kun la AU el strategia kaj longtempa perspektivo, kaj subtenas la ĉefan rolon de la AU en la paco kaj disvolvado de Afriko. Li aldonis, ke Ĉinio plifortigos kunlaboron kun la AU en diversaj kampoj, inkluzive de translanda kaj transregiona infrastruktura konstruo, paco kaj sekureco, publika sano, turismo, kaj aviado.

Faki diris, ke la AU kaj afrikaj landoj atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj aprezas la longan subtenon de Ĉinio. La AU volas klopodi kun Ĉinio por plifortigi kunlaboron en komerco kaj investado, personaraj interŝanĝoj, civila aviado kaj aliaj kampoj. Faki laŭdis la Forumon pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kiel gravan platformon, dirante, ke la pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu okazos en Pekino en septembro efike akcelos la kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko, kaj li ĝojos partopreni en la pintkunveno en la nomo de la Komisiono de la AU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin