Israelo investis novan ambasadoron al Jordanio

(GMT+08:00) 2018-02-09 14:04:46     Redaktoro:Yu

La israela ĵurnalo Jerusalema Poŝto raportis ĵaŭde, ke la israela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj nomumis Amir Weissbrod nova ambasadoro al Jordanio, kio markis normaligon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kiuj estis rompitaj en la lasta julio pro pafado en la israela ambasadorejo en Jordanio.

La raporto diris, ke la israela ambasadorejo, fermita jam pli ol ses monatojn, estos remalfermita post ĉirkaŭ dek tagoj. Weissbrod estas prostiĝa fakulo pri Mez-Oriento. Li laboris en la israela ambasadorejo en Jordanio en la periodo de 2001 ĝis 2004 kaj ekservis kiel estro de la politika esplorcentro de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la fino de 2003.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin