Sud-korea prezidento renkontiĝis kun altnivela delegacio de KDPR

(GMT+08:00) 2018-02-10 12:39:58     Redaktoro:Yu

Sabate en la Blua Domo en Seulo, sud-korea prezidento Moon Jae-in renkontiĝis kun altnivela delegacio de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj havis tagmanĝon kune kun ili.

Laŭ la Blua Domo, la delegacio de la KDPR estas estrata de Kim Yong Nam, prezidanto de la Prezidio de la Plej Supera Popola Asembleo de la KDPR, kaj la membroj inkluzivas Kim Yo Jong, la pli junan fratinon de la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un, Choe Hwi, prezidanton de la Nacia Sport-Gvida Komitato, kaj Ri Son Gwon, prezidanton de la Komitato pri la Paca Reunuigo de la Patrolando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin