Rusa kaj turka prezidentoj telefone diskutis pri situacio en Sirio

(GMT+08:00) 2018-02-10 13:02:11     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin ĵaŭde konversaciis kun sia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan per telefono. La du ŝtatestroj diskutis pri la situacio en Sirio kaj refoja okazigo de pintkunveno de Rusio, Turkio kaj Irano pri la siria krizo.

Laŭ komunikaĵo publikigita de la retejo de rusa prezidento, la du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Sirio kaj konsentis striktigi plu kunlaboron inter armeoj kaj sekretaj servoj de la du landoj por bati plu ekstremistojn en Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin